diff --git a/locale/eo/translations.suml b/locale/eo/translations.suml
index 2469c6ffa..b1f51038d 100644
--- a/locale/eo/translations.suml
+++ b/locale/eo/translations.suml
@@ -155,10 +155,10 @@ nouns:
neduumaj personoj estas tre diversaj kaj fine estas plej bone demandi al iu, kiel ri volas esti priparolata.
- 'Ĉi-sube estas vortaro de atentindaj vortoj. Vi povas kontribui al ĝi aldonante viajn sugestojn.'
- >
- La vortaro enhavas 1) laŭnormajn vortojn uzatajn de ĉiuj parolantoj (kiel «patro» kaj «patrino»), 2) vortojn
- kun la neoficialaj afiksoj -iĉ- kaj -ip-, kiujn nun uzas percipe parto de junuloj en la interreto, 3) vortojn
- kun la prefikso ge- (ekz. «gepatro»), kiu en tradicia Esperanto aplikeblas nur al multnombro kaj signifas «de
- ambaŭ genroj», tamen ĉi tie signifas «de iu ajn genro», kaj laste 4) vortojn el la
+ La vortaro enhavas 1) laŭnormajn vortojn (kiel «patro» kaj «patrino»), 2) vortojn kun la neoficialaj afiksoj
+ -iĉ- kaj -ip-, kiujn nun uzas percipe parto de junuloj en la interreto, 3) vortojn kun la prefikso ge- (ekz.
+ «gepatro»), kiu en tradicia Esperanto aplikeblas nur al multnombro kaj signifas «de ambaŭ genroj», tamen ĉi
+ tie signifas «de iu ajn genro», kaj laste 4) alternativajn proponojn, kiel vortojn el la
{https://eo.wikipedia.org/wiki/J-sistemo=j-sistemo} (ekz. «pajtro»), kiu ne gajnis tiom da populareco kiel la
supraj proponoj, tamen daŭre menciindas.
- >
@@ -167,9 +167,15 @@ nouns:
kaj esperantistinoj. Nun plejmulto da vortoj en laŭnorma Esperanto estas genre neŭtralaj (ties bazaj formoj
estu metitaj en la kolumno «neŭtrala»). Tamen daŭre defaŭlte iĉ-genraj estas nomoj de familiaj mebroj
(«patro», «edzo») kaj kelkaj aliaj, kiel «sinjoro», «reĝo», «lordo» kaj kompreneble «viro» (ties bazaj formoj
- estu metitaj en la kolumno «iĉ-genra»). Stranga kazo estas «amiko» kaj vortoj enhavantaj ĝin, ĉar laŭ iuj ili
- jam estas neŭtralaj kaj laŭ aliaj ne (tial «(?)» estas metita apud ties bazaj formoj en la kolumno
- «neŭtrala»).
+ estu metitaj en la kolumno «iĉ-genra»). Stranga kazo estas la vorto «koramiko». Malgraŭ, ke nun oni uzas la
+ vorton «amiko» kiel genre neŭtralan, «koramiko» ŝajnas daŭre funkcii kvazaŭ ĝi estus nomo de familiano, tial
+ por nun «(?)» estas metita apud ties baza formo en la kolumno «neŭtrala». Laŭ PIV eĉ «amiko» en sia ĉefa
+ senso estas iĉ-genra ({https://vortaro.net/#amiko_kd=fonto}), sed tio ŝajnas esti nur ne-ĝisdatigita informo,
+ PMEG listigas la vorton inter genre (tie: sekse) neŭtralaj
+ ({https://bertilow.com/pmeg/gramatiko/o-vortoj/seksa_signifo.html=fonto}). Nek PIV nek PMEG pritraktas la
+ vorton «koramiko». Laŭ la anglalingva Vikivortaro (Wiktionary) ĝi estas iĉ-genra
+ ({https://en.wiktionary.org/wiki/koramiko=fonto}).
+
template:
header: 'Uzi ŝablonon'
root: 'Radiko'
@@ -230,14 +236,12 @@ terminology:
neromantikema) aŭ uzi la finaĵon «-ulo» por nomi homon apartenantan al iu orientiĝo (ekz. neromantikemulo =
neromantikema persono).
- >
- Tradicia Esperanto ne distingas inter sekso kaj genro, ĝi uzas la vorton «sekso» por ambaŭ, eventuale
- klarigante la duan kiel «socia sekso» aŭ simile, dum «genro» signifas ne homan sed gramatikan genron (kaj
- alian nerilatan biologian kategorion, vidu en {https://vortaro.net/#genro_kd=PIV}). Pro tio multe da homoj
- anstataŭ «{/terminologio?filter=transgenreco=transgenrulo}» diras «transseksulo», kies angla ekvivalento
- havas {/terminologio?filter=transgenreco=alian, polemikan signifon}. Tamen lastatempe ekuziĝis la
- nova signifo de «genro» funkcianta same kiel la angla «gender» kaj ĝi estas uzata en ĉi tiu
- terminaro.
-
+ Norma Esperanto ne distingas inter sekso kaj genro, ĝi uzas la vorton «sekso» por ambaŭ, eventuale klarigante
+ la duan kiel «socia sekso» aŭ simile, dum «genro» signifas ne homan sed gramatikan genron (kaj alian
+ nerilatan biologian kategorion, vidu en {https://vortaro.net/#genro_kd=PIV}). Pro tio multe da homoj anstataŭ
+ «{/terminologio?filter=transgenreco=transgenrulo}» diras «transseksulo», kies angla ekvivalento havas
+ {/terminologio?filter=transgenreco=alian, polemikan signifon}. Tamen lastatempe ekuziĝis la nova
+ signifo de «genro» funkcianta same kiel la angla «gender» kaj ĝi estas uzata en ĉi tiu terminaro.
faq:
header: 'Oftaj demandoj'
headerLong: 'Oftaj demandoj'
@@ -306,20 +310,37 @@ faq:
question: 'Ĉu tiuj formoj estas oficialigitaj de iu aŭtoritato?'
answer:
- >
- Language is not some kind of god-given, ancient magic set in stone.
- It's just a tool that we use to communicate.
- When we change as a society, and when the world around us changes,
- we adjust the language we use to be able to better describe it.
- We're its users, so we're the authority on how we want to use it.
+ Lingvoj estas iloj uzataj de homoj por komuniki. Kiam la homa socio kaj la mondo ŝanĝiĝas, oni
+ alĝustigas la lingvon al novaj bezonoj. Parolantoj estas la vera aŭtoritato pri
+ lingvouzo.
- >
- Dictionaries take their time to start including those changes,
- which doesn't make the change illegitimate in any way.
- But eventually the new forms, if used often enough, get included in dictionaries.
- {https://www.merriam-webster.com/words-at-play/singular-nonbinary-they=Merriam Webster}, for example,
- accepts the use of {/they=singular “they”} as a nonbinary pronoun.
+ Esperanto tamen estas en unika situacio, ĉar ĝi estas planlingvo, kiu iĝis vivanta lingvo. Tradicie
+ en la esperanta movado kiel norma estas konsiderata la lingvo priskribita en la
+ {https://eo.wikipedia.org/wiki/Fundamento_de_Esperanto=Fundamento de Esperanto} kaj la lingvo uzata
+ de aŭtoroj kaj tradukistoj, kiun oni nun povas kontroli per la {https://tekstaro.com/=Tkestaro de
+ Esperanto}. Aŭtoritataj aŭ almenaŭ atentindaj laŭ multaj estas rezolucioj de la
+ {https://www.akademio-de-esperanto.org/=Akademio de Esperanto} (AdE, aŭ simple «la Akademio») kaj
+ enhavoj de la {https://bertilow.com/pmeg/=Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko} (PMEG, ofte nomata
+ «Pomego») kaj de la {https://vortaro.net/=Plena Ilustrita Vortaro} (PIV). Tiuj tri devas tamen
+ balanci inter prezervo de la lingvo kaj priskribo de la fakta uzo, kiu ŝanĝiĝas dum tempo. Ĉu iuj el
+ tiuj aŭtoritatoj diras ion pri la neoficialaj pronomoj kaj formoj prezentataj en ĉi tiu retejo?
- >
- You can also read some {https://scholar.google.com/scholar?hl=en&q=neopronouns=academic papers}
- on neopronouns.
+ La 15-an de Marto 2021 AdE publikigis la jenan oficialan informon: «La Akademio de Esperanto
+ deklaras, ke ĝi nun ne alprenas starpunkton pri la uzindeco de ne-oficialaj seks-neŭtralaj pronomoj
+ (kiel ekzemple ri aŭ ŝli), kaj decidis ne okupiĝi pri tiu temo dum almenaŭ dek jaroj».
+ {https://www.akademio-de-esperanto.org/oficialaj_informoj/oficialaj_informoj_34_2021.html?&dosiero=oficialaj_informoj/oficialaj_informoj_33_2021.html=Fonto}.
+ - >
+ Unue, PMEG malrekomendis uzadon de «ri», sed post Aprilo 2019 ĝi simple objektive prezentas ĝin en la
+ {https://bertilow.com/pmeg/gramatiko/pronomoj/tria.html=sekcio pri triapersonaj pronomoj}. Simile,
+ PMEG prezentas la neoficialajn afiksojn -iĉ-
+ ({https://bertilow.com/pmeg/vortfarado/neoficialaj_afiksoj/sufiksoj/ich.html=IĈ°}), -ip-
+ ({https://bertilow.com/pmeg/vortfarado/neoficialaj_afiksoj/sufiksoj/ip.html=IP°}), ~pjo kaj ~jo
+ ({https://bertilow.com/pmeg/vortfarado/neoficialaj_afiksoj/sufiksoj/j.htm=J° kaj PJ°}) en la sekcio
+ «{https://bertilow.com/pmeg/vortfarado/neoficialaj_afiksoj/sufiksoj/index.html=Neoficialaj
+ sufiksoj}», kaj priparolas la modernan ekuzon de la prefikso ge- por ununombro celante «de iu ajn
+ genro» antstataŭ «de ambaŭ genroj»
+ ({https://bertilow.com/pmeg/vortfarado/afiksoj/prefiksoj/ge.html=GE}).
+ - 'En estonteco ĉi tie espereble troviĝos pli da informoj, percipe pri PIV, aperos ties nova eldono.'
bio:
question: 'Kial mi metu miajn pronomojn en priskribojn de miaj sociretejaj profiloj?'
answer:
@@ -935,7 +956,7 @@ api:
quotation:
start: '«'
end: '»'
- colon: '–'
+ colon: ':'
localise:
shorter: 'Aldoni pli'